Ivan Kandijas: Ĉinio liveras grandan helpon al Serbio por kontraŭbatali la kronvirusan malsanon

Lucia Publikigita: 2020-12-03 15:11:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, Ivan Kandijas, aferŝarĝito de serba ambasadorejo en Ĉinio akceptis intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo kaj esprimis opiniojn pri ĉina-serbaj rilatoj, prevento kaj regado de kronvirusa malsano, kunlaboro inter Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj kaj atingoj de Ĉinio en elimino de malriĉeco.

Ĉinio kaj Serbio starigis strategian partnerecon de 2009, kaj la dulandaj rilatoj altiĝis al kompleksa strategia partnereco kiam ĉina prezidanto Xi Jinping faris viziton en Serbio en 2016. Danke al bonaj duflankaj rilatoj, la du landoj bonkvalite kunlaboris en kampoj de ekonomio, kulturo, ktp.

Ĉinio liveris grandan helpon al Serbio

Kandijas opiniis, ke Ĉinio ludas gravan rolon por kontraŭbatali kronvirusan malsanon kaj liveris multajn helpojn al la mondo. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio estas la unua lando, kiu sendis medicinistojn por kune kontraŭbatali la pandemion. Kaj Ĉinio ankaŭ konstruis du laboratoriojn de virusa testado, kiu efike helpis serban batalon kontraŭ la pandemio.

Kunlaboro “17+1” altigos kunlaboran nivelon inter Ĉinio kaj CEOEL

Sub la akcelado de la iniciato “Zono kaj Vojo” kaj kunlaboro “17+1”, ĉinaj entreprenoj partoprenis en multaj konstruaj projektoj en Serbio. Kandijas diris, ke Serbio estas la plej aktiva lando kiu subtenas kunlaboron “17+1”, kaj la lando ankaŭ estas multe profitita de la projektoj. La projektoj kreas bonan bazon al ĉina-serba kunlaboro.

La mondo devas profunde lerni malriĉec-reduktan manieron de Ĉinio

Kandijas diris, ke lastatempe la ĉina registaro publikigis novaĵon, anoncante, ke la lastaj malriĉaj gubernioj en Ĉinio jam sin liberigis de malriĉeco. Post la persisto de ĉinoj de kelkaj generacioj, kelkcent milionoj da homoj fine liberiĝis de nesufiĉa disvolviĝo kaj absoluta malriĉeco. Ĉinio sukcese eliminis absolutan malriĉecon. Tio montris, ke la celo liberiĝi de malriĉeco estas atingebla per persistemo kaj politika volo kaj ankaŭ maniero adaptiĝa al lokaj kondiĉoj. Li diris ankaŭ, ke oni devas konscii, ke la sukceso de Ĉinio grandigis ilian malsukceson, kaj la diskonigo pri merkato kaj sociaj avantaĝoj kovris ilian nekapablecon en redukto de malriĉeco.

Dividu