Usona mediato: preskaŭ neniu antaŭvidis novan rekordon de eksportado de Ĉinio en 2020

Qiujieming Publikigita: 2020-12-10 15:56:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usona ĵurnalo The Wall Street Journal marde diris, ke Ĉinio rompis la altan rekordon de eksportado en 2020, kion preskaŭ neniu antaŭvidis antaŭ 18 monatoj, kiam la du landoj estis en la plej intensa komerca milito.

La artikolo “Nova rekordo de la eksportado de Ĉinio forte kontrastas kun la epidemia situacio en Usono” diras, ke kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, la eksportado de Ĉinio en novembro kreskis je 21,1%. Tio estas la plej forta kresko ekde la jaro 2011. La vendo de ĉinaj poŝtelefonoj en novembro pliiĝis je ĉirkaŭ 8 miliardoj da usonaj dolaroj kompare kun la antaŭa monato.

La artikolo diras ankaŭ, ke en la komenco de 2020, la eksportado de Ĉinio draste kreskis pro la granda tutmonda postulado pri personaj protektaj ekipaĵoj kaj medicinaj provizaĵoj. Sed lastatempe la plej ĉefa kaŭzo estas elektronikaj aparatoj kiel komputiloj.

Dividu