Ĉinio faras reciprokan sankcion kontraŭ Usono

Xiong Linping Publikigita: 2020-12-10 20:42:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Konsidere al tio, ke antaŭ nelonge Usono deklaris, je preteksto de honkonga problemo, fari sankcion kontraŭ 14 vicprezidantoj de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la 10 de decembro deklaris, ke Ĉinio faras reciprokan sankcion kontraŭ Usono.

En gazetara konferenco Hua diris: “Konsidere al tio, ke Usono, profite de honkonga problemo, serioze intervenis en internajn aferojn de Ĉinio kaj atencis kernajn interesojn de Ĉinio, Ĉinio decidis fari reciprokan sankcion kontraŭ tiuj usonaj registaraj funkciuloj, parlamentanoj, oficistoj de neoficialaj organizoj, kaj iliaj rektaj familianoj, kiuj kondukis ege malbone. Kaj samtempe, Ĉinio decidis nuligi al usonanoj kun diplomatia pasporto senvizan trakton provizore viziti Honkongon kaj Makaon.

Dividu