Proparolanto: Ĉinio volas labori kun Rusio por protekti multflankismon kaj internacian justecon

Qiujieming Publikigita: 2020-12-11 10:55:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying ĵaŭde diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio volas labori kun Rusio kaj aliaj landoj por protekti multflankismon kaj internacian justecon.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov marde ĉeestis la videokonferencon de la rusa komitato de internaciaj aferoj, dirante, ke okcidentaj landoj ne akceptis la realon de formiĝo de la multpolusa mondo. Sub la gvidado de Usono, ili kondukas aliajn landojn krom Rusio kaj Ĉinio al la ordo de la unupolusa mondo. Tamen, Rusio kaj Ĉinio, kiel unu poluso de la mondo, neniam submetiĝos al tiu volo.

Hua diris, ke la opinio de Lavrov reflektas la komunan deziron de la plej multaj landoj en internacia komunumo. Nuntempe, paco kaj stabileco de la mondo kaj internacia justeco estas minacataj de la detruo de la internacia ordo per unuflankismo kaj hegemoniismo. La plej multaj landoj, inkluzive de Ĉinio kaj Rusio, precipe la evoluantaj landoj en la mondo, deziras unuiĝon, kunlaboron kaj kunprofiton por antaŭenpuŝi la disvolviĝon de internacia ordo al la direkto de justeco.

Dividu