Ĉina sendito alvokis internaciajn klopodojn por akceli pacan procezon de Afganio

Yu Publikigita: 2020-12-11 14:24:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina sendito ĵaŭde alvokis internaciajn klopodojn por akceli la afganan pacprocezon kaj helpi plibonigi sekurecon en la lando.

Geng Shuang, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke Afganio estas en kriza momento kun la komenco de la afgana interna pacaintertraktado en septembro, kiu liveras ŝancon por la fino de konflikto.

Geng diris al kunveno pri Afganio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, ke Ĉinio esperas, ke la partioj komencos konstrueman laboron surbaze de la nuna tendenco, kaj renkontos unu la alian duonvoje por trovi efikan politikan solvon. Li diris, ke la internacia komunumo devas krei favoran medion por la paca intertraktado en Afganio surbaze de respekto al la volo de la afgana popolo. Neniu ekstera forto devas altrudi siajn ideojn aŭ manipuli la intertraktadon pro propraj interesoj. La retiro de fremdlandaj trupoj devas esti efektivigita en orda kaj respondeca maniero por eviti aperon de sekureca vakuo. Li aldonis, ke krimoj faritaj de fremdlandaj trupoj en Afganio devas esti ĝisfunde esploritaj kaj krimintoj devas esti portitaj al justeco.

Geng diris ankaŭ, ke Ĉinio, kiel amika najbaro kaj vera amiko de Afganio, ĉiam subtenas la pacan kaj repacigan procezon de Afganio kaj plu kontribuos tiurilate. La sekureca situacio en Afganio restas maltrankviliga, ĉar perfortaj okazaĵoj ripetiĝas. La internacia komunumo devas doni trejnadon kaj financan kaj teknikan subtenon al la afganaj sekurecaj trupoj por plialtigi ĝian kapablon, por ke Afganio povu trakti la defiojn de terorismo, translandlimaj krimoj kaj narkotaĵa kontrabando.

Dividu