Registaro de HSAR nuligis aranĝon de senviza vizito por posedantoj de usonaj diplomatiaj pasportoj

Yu Publikigita: 2020-12-11 14:24:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) de Ĉinio ĵaŭde vespere anoncis la nuligon de la aranĝo de senviza vizito por posedantoj de usonaj diplomatiaj pasportoj kun tuja validiĝo. La movo sekvis la kontraŭrimedon de la centra registaro al Usono.

Proparolanto de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono diris, ke ekde validiĝo de la rimedo, posedantoj de usonaj diplomatiaj pasportoj devas akiri vizon antaŭ ol viziti Honkongon, krom se ili estas en rekta transito kaj restas ĉe flughaveno. Ili devas sendi siajn vizpetojn al la ĉina diplomatia kaj konsula misio.

Dividu