Azia Disvolva Banko plialtigis sian anticipon pri ĉina ekonomia kresko

Yu Publikigita: 2020-12-11 14:25:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Azia Disvolva Banko merkrede publikigis la aldonan raporton Perspektivo de Azia Disvolviĝo 2020, dirante, ke la ĉina ekonomio renormaliĝis pli rapide ol atendite, tial ĝi decidis plialtigi sian antaŭan anticipon pri la ĉina ekonomia kresko en tiu ĉi jaro de 1,8% ĝis 2,1%.

La raporto diris, ke en la tria trimestro de la kuranta jaro, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 4,9% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. En la tri antaŭaj trimestroj la ĉina ekonomia kresko atingis 0,7%. Nun la ĉina industrio rapide renormaliĝas, kaj ankaŭ restoracioj, hoteloj kaj similaj servoj postkuras por atingi la ĝeneralan ritmon. La raporto prognozis, ke la ĉina ekonomio kreskos je 7,7% en la venonta jaro.

Perspektivo de Azia Disvolviĝo estas ekonomia raporto publikigita de la Azia Disvolva Banko ĉiujare por prognozi disvolviĝon de la azi-pacifika ekonomio.

Dividu