UCRPM: Kazoj de novkronvirusa malsano aperis en Italio ekde novembro 2019

Yu Publikigita: 2020-12-11 14:25:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usona ĵurnalo Washington Post raportis merkrede, ke la Usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj (UCRPM) marde publikigis raporton, indikante, ke la nova kronviruso disvastiĝis ekde novembro 2019 en Italio. Tio plue pruvis la rezultojn de aliaj antaŭaj esploroj, kiuj montris, ke la viruso pli frue jam aperis en Eŭropo.

La raporto diris, ke ekzamenoj montris, ke la nova kronviruso estis rimarkita en specimeno de gorĝa vatbulo kolektita el 4-jara infano en decembro 2019. Tiu ĉi knabo sen vojaĝa registro prezentis simptomojn de tusado kaj rinito en la 21a de novembro, kaj ĉirkaŭ unu monaton poste ĉe li aperis simptomoj de spir-sistema malsano kaj vomo. En la komenco de decembro estis diagnozita morbilo ĉe li. Lastatempe, esploristoj de la Milana Universitato faris nukleacidajn ekzamenojn al 39 similaj specimenoj de gorĝa vatbuloj kolektitaj dum la periodo de septembro 2019 ĝis februaro 2020. Ili rimarkis, ke la knabo estis infektita per la nova kronviruso tiam.

La raporto diris ankaŭ, ke la nova altrovo pruvis ankaŭ la rezultojn de aliaj antaŭaj esploroj, fruigante la eksplodon de la malsano en Italio de la fino de februaro 2020 ĝis la aŭtuna fino de 2019.

Dividu