EU konsentas redukti ellason de forceja gaso je 55% en 2030

Jianping Publikigita: 2020-12-12 14:47:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel anoncis, ke gvidantoj de la Eŭropa Unio (EU) atingis interkonsenton redukti la ellason de forceja gaso je almenaŭ 55% antaŭ la fino de la venonta jardeko el la nivelo de tiu en 1990.

“Eŭropo estas la gvidanto en batalo kontraŭ klimata ŝanĝiĝo. Ni decidis redukti la ellason de forceja gaso je almenaŭ 55% antaŭ la fino de 2030,” li skribis vendrede matene en Twitter.

La membrolandoj aprobis la proponon de la Eŭropa Komisiono por plifortigi la mezperiodan celon kiel parton de la longperioda celo por atingi klimatan neŭtrecon en 2050.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen bonvenigis la klimatan interkonsenton, ĉeestante al komuna gazetara konferenco kun Michel kaj germana ĉefministro Angela Merkel post la kunveno de la Eŭropa Konsilio en vendredo. Ŝi diris, ke la eŭropa verda interkonsento estos la strategio de kreskado por la EU kaj ĉiuj membrolandoj profitos de tio.

Dividu