Antonio Guterres: kunlaboro de Ĉinio kaj Usono gvidos la mondon trakti klimatŝanĝiĝon

Mirinda Publikigita: 2020-12-12 15:14:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres parolis kun CGTN pri gvida rolo de Ĉinio en tutmonda traktado de la klimatŝanĝiĝo kaj diskutis pri perspektivo de kunlaboro de Ĉinio kaj Usono en klimatŝanĝiĝo en la estonteco.

Guterres diris, ke kvankam multaj landoj faris promesojn en la Pariza Interkonento, tamen nur iuj de ili vere respektis la promesojn.

Malriĉaj loĝantoj de malriĉaj landoj pagis altan koston por la klimata ŝanĝiĝo. Guterres urĝis ĉiujn landojn tuj preni agadon por trakti la klimatŝanĝiĝon antaŭ 2050.

Realigi tutmondan karbon-neŭtralecon en 2050 estas la celo difinita de la Pariza Interkonsento. Guterres akcentis, ke Ĉinio ludas ŝlosilan rolon en tutmonda traktado de la klimatŝanĝiĝo kaj estas ege grava por realigi la Parizan Interkonsenton.

Li esperas, ke Ĉinio ludos gvidan rolon en internacia kunlaboro kaj allogos pliajn evoluantajn landojn al la traktado de klimatŝanĝiĝo per la iniciato Zono kaj Vojo.

En la 4a de novembro, Usono oficiale sin retiris el la Pariza Interkonsento. Tamen elektita prezidento Joe Biden jam esprimis la volon reveni al la interkonsento. Li ankaŭ promesis, ke Usono revenos al la interkonsento plej frue en la venonta februaro.

Guterres esprimis esperon, ke Ĉinio kaj Usono kune kun aliaj landoj kaj internaciaj organizoj traktos la klimatŝanĝiĝon kaj savos la terglobon. Li akcentis, ke tutmonda kunlaboro estas ege ŝlosila por efektivigo de la Pariza Interkonsento.

Dividu