La 11an de decembro internacia neregistara organizo “Tergloba Karbona Projekto” publikigis raporton, dirante ke laŭ donitaĵoj la ellaso de karbona dioksido de la mondo malpliiĝis je 7% en 2020. La organizo opinias, ke tio dankas al malpliiĝo de preno de aviadiloj kaj veturiloj kaŭze de la novkronvirusa epidemio. La ellaso eble realtiĝos post la epidemio.
La raporto diras, ke en 2020 la mondo ellasis 34 miliardojn da tunoj da karbona dioksido, malpliiĝante je 2,4 miliardoj da tunoj kompare kun 2019. La karbona-dioksida ellaso de transportado okupas la plej grandan parton.