Ĉinio okazigas ceremonion memore al viktimoj de nankina masakro

Jianping Publikigita: 2020-12-13 15:09:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉo, la 13-a de decembro, markas la sepan Nacian Memorigan Tagon por Viktimoj de la Nankina Masakro. La popolanoj de Nankino honoris la memoron de 300 000 viktimoj per unuminuta silento kaj sirenoj estis aŭdataj tra la tuta urbo.

Malgraŭ la frosta vetero, miloj da homoj en malhelkoloraj vestoj ĉeestis la sepan nacian memorigan ceremonion en Nankino, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Jiangsu. La ĉeestantoj inkluzivis postvivantojn de la masakro, lokajn studentojn kaj fremdlandajn vizitantojn.

Ekzakte je la 10-a horo kaj unu minuto sirenoj eksonis kaj ŝoforoj de la tuta urbo haltigis siajn veturilojn kaj sonigis la sirenojn. Preterpasantoj haltigis siajn piedojn por unuminuta silento.

En 2014 la plejalta leĝdona organo, la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, decidis difini la 13an de decembro kiel la Nacian Memorigan Tagon por Viktimoj de la Nankina Masakro, kiu okazis, kiam en la 13a de decembro, 1937 la japanaj trupoj kaptis Nankinon, tiaman ĉefurbon de Ĉinio, kaj komencis sangan kampanjon daŭrantan ses semajnojn. Pli ol 300 000 ĉinaj civiluloj kaj senarmilaj soldatoj estis mortigitaj kaj proksimume 20 000 virinoj estis seksperfortitaj, kaj la evento markis unu el la plej barbaraj epizodoj de la Dua Mond-Milito.

Dividu