Ago kaj decido de Ĉinio por verda disvolviĝo, malalta karbona ellaso gajnis aprobon de internacia komunumo

Henggang Publikigita: 2020-12-13 17:03:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Okaze de la 5a datreveno de la Pariza Interkonsento, la internacia komunumo kune klopodas por pragmate respondi al la klimata ŝanĝiĝo. Kiel respondeca lando, Ĉinio persistas en la vojo de verda disvolviĝo, aktive partoprenas en la ekologia regado de la tuta mondo. Ĝi ne nur plenumis sian promeson pri redukto de karbona ellaso en 2020 antaŭ la fiksa tempo, sed ankaŭ klopodas por plenumi memvolan kontribuon kaj vizion pri karbona neŭtreco. La ago kaj decido de Ĉinio gajnis pozitivan taksadon de la internacia komunumo.

John Aquilina, malta ambasadoro al Ĉinio, opiniis, ke la decido kaj perspektivo havas gravan signifon por la tuta mondo. Li montras, ke tio nepre alportas ekstreme grandan bonon al la mondo kaj tiu promeso aldonas pli da respekto de ĉiuj landoj al Ĉinio.

Multaj fremdlandanoj, kiuj laboras kaj vivas en Ĉinio, havas siajn proprajn sentojn pri la investo kaj efiko de Ĉinio pri energia ŝprado kaj ellasa redukto en la pasintaj kvin jaroj. Steve Blake, respondeculo de la internacia agentejo pri natura protekto Wildaid, opinias, ke en la pasintaj kvin jaro, la ĉielo estis pli blua, la akvo estis pli klara kaj la aero estis pli pura. Li esperas, ke li povas kontribui sin mem al la plenumo de la ĉina perspektivo pri karbona neŭtraligo. Li diris, “Tio estas neimagebla ambicio kaj ankaŭ frontas grandan defion. Ĝia plenumo bezonas komunajn klopodojn de registaroj, entreprenoj kaj la popolo. Estas ĝoje fariĝi unu el la kontribuantoj.”

He Jiankun, direktoro de la akademia komitato de la Kolegio pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj Kontinuigebla Disvolviĝo, opinias, ke Ĉinio la unua efektivigis verdan revigligon de sia ekonomio. Tio ekscitis atendon de la internacia komunumo pri la gvida rolo de Ĉinio en verda disvolviĝo kaj malaltkarbona transformado. La perspektivo de karbona pintigo kaj neŭtrigo ne nur povas altigi konfidon de la mondo, sed ankaŭ liveros vojmapon al ekonomia kresko kaj altkvalita disvolviĝo de aliaj landoj.

Dividu