Guterres: Promesoj pri karbona redukto montris gravan antaŭenigan paŝon sed ne sufiĉe

Henggang Publikigita: 2020-12-13 18:07:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, sabate diris, ke la la plej freŝaj promesoj pri karbona redukto, faritaj de la mondaj gvidantoj, estas grava paŝo por antaŭenigo, sed tio ankoraŭ ne sufiĉas.

La ĉefo de UN diris en la virtuala Pintkunveno pri Klimata Ambicio 2020, “Hodiaŭ okazis la grava paŝo por antaŭenigo, sed tio ankoraŭ estas ne sufiĉa.”

Parolante pri la novaj promesoj anoncitaj de mondaj gvidantoj, la estro diris, “Ni ankoraŭ bezonas aserti pli grandan kovron. Ni povas havi pli multe da forta mobilizado de la komerca komunumo, la financa sektoro kaj la investantoj.”

Guterres aplaŭdis la direkton, laŭ kiu la mondo iras, kaj avertis, ke ankoraŭ restas longa vojo. Li diris, ke almenaŭ 24 landoj nun anoncis novajn promesojn, strategiojn aŭ planojn por atingi nuligon de karbona ellaso aŭ karbona neŭtreco. Li aldonis, "Promesoj de la membroj de la Eŭropa Unio, Britio, Kanado, Ĉinio, Japanio, Koreio, Argentino kaj usona administracio starigas klaran referencan ebenon por karbona neŭtreco de membroj de G20."

Koncerne al teknologia transformo, la ĉefo diris, ke unu el la plej gravaj aspektoj de solidareco en la nuna momento, estas certigi, ke necesaj teknologioj por verda transformo devas esti asignitaj al evoluantaj landoj. La ĝenerala sekretario aldnis, ke ĉiuj ne nur bezonas pliigi la oficialan evoluigan helpon, sed ankaŭ povas uzi ĉiujn ilojn, inkluzive de internaciaj financaj institucioj, landaj evoluigaj bankoj kaj aliaj, por krei kondiĉojn por altiri privatan investon kaj financadon, kiuj estas esencaj por ke ĉi tiu teknologia transformo estu plene efika.

Ĉirkaŭ 70 ŝtataj kaj registaraj estroj partoprenis en la virtuala pintkunveno, organizita de Unuiĝintaj Nacioj, Britio kaj Francio.

Dividu