​EU kaj Britio decidis daŭrigi intertraktadon pri estontaj rilatoj

Publikigita: 2020-12-14 10:11:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉe prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen telefone konversaciis kun brita ĉefministro Boris Johnson. La du flankoj decidis daŭrigi la intertraktadon pri estontaj rilatoj por atingi interkonsenton en mallonga tempo.

Ursula von der Leyen diris en videaĵo, ke ŝi faris konstrueman kaj utilan interparolon kun Boris Johnson. La du flankoj unuanime konsentis rajtigi siajn grupojn daŭrigi la intertraktadon por atingi interkonsenton. Ŝi diris, ke la intertraktado okazos en Bruselo. Vespere de la 9a de decembro, Boris Johnson vizitis la ĉefstabejon de la EU en Bruselo por renkontiĝo kun Ursula von der Leyen. Tamen la du flankoj ne atinigs akordon pro grandaj diverĝoj en komerca intertraktado.

Dividu