Fakuloj: Parolado de Xi en Pintkunveno pri Klimata Ambicio ekscitis fidon al tutmonda agado

Yu Publikigita: 2020-12-14 14:23:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fakuloj diris, ke la parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en la Pintkunveno pri Klimata Ambicio injektis fidon kaj saĝon en la tutmondan klimatan regadon kaj montris la rezolutecon de Ĉinio pri batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo kun la internacia komunumo.

Alparolante la pintkunvenon per videoligo sabate, Xi vokis ĉiujn partiojn solidariĝi kaj atingi novan progreson en klimata regado kun kungajna kunlaboro, urĝis levi ambicion kaj starigi novan arkitekturon de klimata regado, en kiu ĉiu partio ludas sian rolon, kaj vokis ĉiujn partiojn fortigi fidon kaj serĉi novan vojon al klimata regado, kiu substrekas verdan renormaliĝon.

Magdy Allam, fakulo pri klimato kaj medio, diris, ke la rimarkoj de Xi ilustras la decidon de Ĉinio transformi sin en ekoamikan verdan ekonomion kaj antaŭenigi tutmondan daŭrigeblan disvolviĝon.

Allam, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Unio de Arabaj Fakuloj pri Medio rekte sub la Araba Ligo, diris, ke la promesoj anoncitaj de la ĉina prezidanto montris ankaŭ, ke Ĉinio serioze zorgas pri klimatŝanĝiĝo kaj komencos verajn agojn.

Ankaŭ, Leon Laulusa, plenuma vicprezidanto de la Komerca Lernejo ESCP, diris, ke gravas rimarki "la konsiderindajn klopodojn faritajn de Ĉinio en la lastaj jaroj por redukto de la proporcio de fosiliaj brulaĵoj".

Cavince Adhere, esploristo pri internaciaj rilatoj en Kenjo, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la proponoj de Xi "metis bonan bazon" por pli inkluziva respondo al tutmonda klimatŝanĝiĝo.

Sylwester Szafarz, eksa ĝenerala konsulo de Pollando en la ĉina urbo Ŝanhajo, diris, ke samtempe la efektivigo de liaj iniciatoj "ne nur multe plibonigos la nunan mondan situacion de klimatŝanĝiĝo, sed ankaŭ profitigos aliajn rilatajn kampojn kaj industriojn.

Dividu