Honkongo konservas memoron pri viktimoj de Nankina Masakro

Yu Publikigita: 2020-12-14 14:23:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) dimanĉe matene okazigis memorceremonion por funebri pri la viktimoj de la Nankina Masakro.

Vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco Leung Chun-ying, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono Carrie Lam, ĉefaj oficialuloj de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, reprezentantoj de institucioj de la Centra Popola Registaro en Honkongo, prezidanto de la Leĝdona Konsilio de la Hongkonga Speciala Administracia Regiono Andrew Leung, kunvokanto de la neoficiala membro de la Plenuma Konsilio de la Honkonga Speciala Administracia Regiono Bernard Charnwut Chan, kaj aliaj, ĉeestis la ceremonion kaj observis du minutojn da silento.

Lam prezentis florkronon por memorigi la viktimojn de la Nankina Masakro kaj la japana agresa milito kontraŭ Ĉinio.

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj neregistaraj organizaĵoj okazigis memorceremoniojn kaj aktivadojn ĉiujare ekde 2014, kiam la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio oficialigis la 13an de decembro kiel la nacian memorigan tagon pri la viktimoj de la Nankina Masakro

La Nankina Masakro okazis post kiam la japanaj trupoj ekokupis la urbon en la 13a de decembro 1937. Dum ses semajnoj ili mortigis ĉirkaŭ 300 000 ĉinajn civilulojn kaj senarmilajn soldatojn en unu el la plej barbaraj okazaĵoj de la Dua Mondmilito.

Dividu