Ĉina sondilo Chang’e-5 finis unuan orbitan korekton survoje al Tero

Yu Publikigita: 2020-12-14 14:25:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ĉina Nacia Spaca Administracio diris, ke la kombinaĵo de orbitilo kaj revenigilo de la ĉina lunsondilo Chang'e-5 faris sian duan orbitan manovron je la 9a horo kaj 51 minutoj dimanĉe antaŭtagmeze kaj eniris la lun-teran transigan orbiton.

La administracio diris en komunikaĵo, ke kvar 150N-motoroj de la kombinaĵo de orbitilo kaj revenigilo startis, kiam ili estis 230 kilometrojn for de la luna surfaco kaj haltis post 22 minutoj.

Laŭ datumoj de realtempa monitorado, la kombinaĵo de orbitilo kaj revenigilo sukcese eniris la destinitan orbiton.

La administracio anoncis lunde, ke la sondilo Chang'e-5 faris sian unuan orbitan korekton survoje al la Tero. La orbita korekto okazis je la 11a horo kaj 13 minutoj laŭ pekina tempo, kiam la du 25N-motoroj de la kombinaĵo de orbitilo kaj revenigilo funkciis dum ĉirkaŭ 28 sekundoj.

Kiam la tempo estos taŭga, la orbitilo kaj revenigilo apartiĝos unu de la alia. La revenigilo de la sondilo alteriĝos en la regiono Siziwang en la ĉina norda Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio meze de decembro.

Chang'e-5 estas unu el la plej komplikaj kaj malfacilaj misioj en la aerokosma historio de Ĉinio. Ĝi estas ankaŭ la unua lunspecimen-kolekta misio de la mondo en pli ol 40 jaroj.

Dividu