Ĉinio urĝas Usonon ĉesigi politikigon de ekonomiaj demandoj

Yu Publikigita: 2020-12-14 19:39:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Usono devas ĉesigi la eraran praktikon politikigi ekonomiajn kaj komercajn demandojn kaj etendi konceptojn pri nacia sekureco por subpremi eksterlandajn entreprenojn.

Proparolanto Wang Wenbin faris la rimarkojn en gazetara konferenco, post kiam Nasdaq diris pasintsemajne, ke ĝi forigos akciojn de kvar ĉinaj kompanioj el indicoj, kiujn ĝi konservas, responde al ordono de la usona registara pri limigo al aĉetado de ĉi tiuj akcioj.

Wang diris, ke la ĉina kapitalmerkato estas pli malferma tagon post tago, faciligante al internaciaj investantoj elekti kaj aĉeti akciojn de ĉinaj entreprenoj. La ekskludo el iuj indicoj ne difektos la kapablon de ĉi tiuj entreprenoj altiri kaj ricevi investon de internaciaj investantoj.

Wang emfazis, ke Ĉinio oponas la senbridan subpremadon kontraŭ ĉinaj kompanioj fare de Usono. Tio, Kion Usono faris, grave malobservas la principojn de merkata konkurenco kaj internaciajn komercajn regulojn, kiujn ĝi ĉiam pretendas defendi, kaj fine damaĝos la interesojn de investantoj kaj ankaŭ la usonajn naciajn interesojn kaj figuron. Li aldonis, ke la ĉina registaro firme protektos plu la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj kompanioj.

Dividu