Enketo montris pluan inklinon de eŭropaj kaj usonaj kompanioj al ĉinaj liverantoj

Yu Publikigita: 2020-12-15 14:30:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao raportis dimanĉe, ke enket-raporto publikigita de la asekura kompanio pri komerca kredito Euler Hermes sub la germana grupo Allianz montris, ke Ĉinio restos unu el la gravaj cellokoj, de kiuj eŭropaj kaj usonaj entreprenoj serĉos siajn liverantojn en la post-epidemia epoko.

La kompanio Euler Hermes enketis pri ĉirkaŭ 1 200 entreprenoj en Germanio, Usono, Britio, Francio kaj Italio, kiuj koncernas ĉefe aŭtojn, telekomunikon, energion, maŝinojn, kemion kaj agrikulturajn produktojn. Rezultoj de la enketo montris, ke 55% de la vizititaj entreprenoj planas serĉi novajn liverantojn en la venontaj 6 ĝis 12 monatoj por trakti influon de la kronvirusa epidemio, kaj Ĉinio estas unu el la gravaj cellokoj por ilia serĉado de novaj liverantoj. Precipe post la retiriĝo de Britio el la Eŭropa Unio, multaj britaj kompanioj rigardas Ĉinion kiel la ĉefan cellokon por serĉado de novaj liverantoj.

La raporto opiniis, ke la inklino de eŭropaj kaj usonaj kompanioj al Ĉinio montris, ke ili ankoraŭ volas daŭrigi la nunajn liverĉenojn, kaj Ĉinio restas alloga elekto.

Dividu