OEKD: Ekonomio de G20 montris tendencon de forta renormaliĝo en tria trisemestro

Yu Publikigita: 2020-12-15 14:31:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado (OEKD) lunde publikigis komunikaĵon, dirante, ke en la tria trisemestro de la kuranta jaro, la ekonomio de la Grupo 20 montris tendencon de forta kresko, kaj ĝia malneta enlanda produkto ĝenerale kreskis je 8,1% kompare kun la dua trisemestro, tamen ĝi malkreskis je 2,4% kompare kun la kvara trisemestro de la lasta jaro antaŭ la eksplodo de la kronvirusa epidemio.

La komunkaĵo diris ankaŭ, ke la ekonomio de la Grupo 20 ĝenerale malkreskis je 2% kompare kun la tria trisemestro de la lasta jaro, kaj nur la ekonomioj de Ĉinio kaj Turkio pozitive kreskis je 5,4% kaj 4,9% respektive.

Dividu