Ĉina marsa sondilo estas pli ol 100 milionojn da kilometroj for de Tero

Yu Publikigita: 2020-12-15 16:48:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris marde, ke la ĉina marsa sondilo Tianwen-1 nun estas pli ol 100 milionojn da kilometroj for de la Tero kaj funkcias normale.

Ĝis la 21a horo lunde laŭ pekina tempo, la marsa sondilo flugis en la kosmo 144 tagojn kaj vojaĝis pli ol 360 milionojn da kilometroj. Ĝi estis pli ol 100 milionojn da kilometroj for de la Tero kaj ĉirkaŭ 12 milionojn da kilometroj for de Marso.

La marsa sondilo eble estos ĉirkaŭ 190 milionojn da kilometroj for de la Tero, kiam ĝi atingos la najbaraĵon de Marso.

De post sia lanĉo en la 23a de julio, la marsa sondilo faris fotojn de la Tero kaj la luno kaj kelkfoje fotis sin. Ĝi efektivigis tri orbitajn korektojn, profundspacan manovron kaj memkontrolojn pri pluraj utilaj ŝarĝoj.

La administracio diris, ke la sondilo faros plurajn orbitajn korektojn kaj eble malrapidiĝos por eniri la marsan orbiton meze de februaro de la venonta jaro.

Dividu