​Ĉinio oponas kontraŭ tio ke Usono registrigis 59 ĉinajn entreprenojn sur la liston de eksporta kontrolo

Xiong Linping Publikigita: 2020-12-20 15:52:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge la usona Departemento pri Komerco deklaris registrigon de 59 ĉinaj entreprenoj sur la liston de eksporta kontrolo. Pri tio proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio en la 19-a de decembro diris, ke Ĉinio esprimas rezolutan oponon kaj alprenos necesajn rimedojn por gardi la interesojn de ĉinaj entreprenoj.

La proparolanto diris, ke Usono denove subpremas ĉinajn entreprenojn per ŝtataj fortoj. Ke Usono ĝeneraligas sian ŝtatan sekurecon kaj senbride misuzas la eksportan kontrolon kontraŭ alilandaj entreprenoj, institucioj kaj individuoj, tio estas serioza detruo al la internacia komerca ordo kaj grava minaco al la monda industriĉeno; tio ne utilas al Ĉinio, nek al Usono, nek al la tuta mondo.

La proparolanto refoje urĝis al Usono ĉesigi la faron de unuflankismo kaj hegemoniismo, doni justan trakton al ĉiuj landaj entreprenoj, inkluzive de la ĉinaj, kaj kontribui al la komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono kaj al la revigligo de la monda ekonomio.

Dividu