Johnson: propagivo de variita kronviruso estas pli forta je 70% ol tiu de la ekzistintaj

Xiong Linping Publikigita: 2020-12-20 18:34:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 19-an de decembro la brita ĉefministro Boris Johnson diris, ke fruaj pruvoj montras, ke la propagivo de la variita kronviruso estas pli forta je 70% ol tiu de la ekzistintaj, kaj tiu variita viruso nun rapide disvastiĝas en Londono kaj en la sudaj regionoj de Englujo. Li emfazis tamen, ke nun ne trovas sin atesto, ke la variita viruso estus pli fatala, aŭ ke la vakcino kontraŭ la viruso estus malpli efika.

En la sama tago la brita registaro deklaris, ke kontrolo de la pandemio en iuj lokoj de Londono jam atingis la kvaran rangon, kiu daŭros 2 semajnoj ĝis Kristnasko; kaj escepte de apartaj kialoj, estas malpermesite al homoj, krom al familianoj, kuniĝi.

Dividu