Multaj eŭropaj landoj restriktas eniron de britoj pro variacio de nonkronviruso

Qiujieming Publikigita: 2020-12-21 10:34:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proksime al Kristnasko, la disvastiĝo de la novkronviruso rapidiĝis en iuj regionoj de Britio. La brita registaro esploras, ĉu tio rilatas al variacio de la nova kronviruso kaj necesas altigi la nivelon de prevento kaj regado kontraŭ la epidemio de “nivelo tri” ĝis la nove aldonita “nivelo kvar” en la ĉefurbo Londono kaj partoj de sud-orientaj kaj orientaj regionoj en Anglio.

La brita registaro publikigis informojn pri la varianto de la kronviruso en la 14a de decembro, dirante, ke la varianto estis nomata “VUI-2020/12/01”. Ĝis nun, neniu atesto pruvis, ke tiu ĉi varianto povus alporti pli altan mortokvanton aŭ influon sur la efiko de la vakcinoj kaj medikamentoj. Fakuloj urĝe studas por plu certigi la informojn pri la varianto.

Krome, laŭ la raporto de eŭropa mediato, registaroj de Germanio, Francio, Irlando, Belgio, Nederlando, Italio, Aǔstrio kaj Luksemburgio anoncis, ke ili urĝe komencis restrikti eniron de britaj turistoj por malebligi la disvastiĝon de kronviruso.

Dividu