Seminario pri homrajta diskurso okazis en ĉina norda urbo

Yu Publikigita: 2020-12-21 13:47:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Seminario pri diskurso koncerna al homaj rajtoj okazis sabate en la ĉina norda municipo Tianjin.

Pli ol 50 fakuloj kaj akademianoj el esploraj institutoj pri homaj rajtoj de la tuta lando ĉeestis la okazaĵon persone aŭ per videokonferenco.

La okazaĵo, kunorganizita de Ĉina Societo por Studoj pri Homaj Rajtoj kaj la esplorcentro pri homaj rajtoj en la Universitato Nankai en Tianjin, koincidis kun la 10a datreveno de la publikigo de la raporto pri disvolviĝo de homaj rajtoj de Ĉinio, aŭ la jara blua libro pri homaj rajtoj.

Li Junru, vicprezidanto de la Ĉina Societo por Studoj pri Homaj Rajtoj, rimarkigis, ke la publikigo de la blua libro ludis gravan rolon por rakonti pri homaj rajtoj de Ĉinio kaj plibonigi internacian komprenon.

Luo Yanhua, profesoro de Pekina Universitato, diris, ke la ĉina koncepto konstrui komunumon de la homaro kun komuna estonteco estis enmetita en rezolucion de la Homrajta Konsilio de la UN. Tio estas grava simbolo de la klopodoj de Ĉinio por disvolvado de la internacia sistemo pri regado kaj diskurso de homaj rajtoj.

La jara blua libro pri homaj rajtoj, unue publikigita en 2011, fokusiĝas al la plej nova disvolviĝo kaj perspektivoj de la afero de homaj rajtoj en Ĉinio.

Dividu