ĈKG elsendos Novjaran Koncerton de 2021

Publikigita: 2020-12-27 15:49:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Novjara Koncerto de 2021 de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) estos elsendita en la 1a de 2021 por bonvenigi la novan jaron.

La koncerto kune organizita de ĈKG, registaro de la provinco Guangdong, registaro de la Hongkonga Speciala Administracia Regiono kaj registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono, prezentos la ampleksan disvolviĝon per kvar partoj de “Guangdong, Hongkongo kaj Makao kune bonvenigas la novan jaron”, “la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao mirigas la mondon”, “Feliĉo en la Guangdong, Honkongo kaj Makao” kaj “la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao rigardas al la estonteco”.

Multaj steloj partoprenos en la koncerto, prezentante ampleksajn kulturojn de scienco kaj teknologio, arto kaj tradicio. Honkonga aktorino Joey Yung, makaa aktoro Julio kaj kantistino Zhou Bichang kune kantos “Komunan Hejmon”, esprimante la profundan emocion de sama origino de Guangdong, Honkongo kaj Makao. Repo de la dialekto de Guangdong “Parolu pri antikvo” inkluzivas multajn kulturojn de la regiono Lingnan (la regiono ampleksanta Guangdong-provincon kaj la Guangxi-an Ĝŭang-an Aŭtonoman Regionon), prezentante la heredadon kaj disvolviĝon en la Grandgolfa Regiono.


Dividu