Xi emfazas agrikulturon, kamparon kaj terkultivistojn kiel ĉefan prioritaton

Yu Publikigita: 2020-12-30 15:20:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis, ke solvi demandojn rilatajn al agrikulturo, kamparaj regionoj kaj terkultivistoj estas la ĉefa prioritato por la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la dutaga jara centra konferenco pri la kampara laboro, kiu fermiĝis marde en Pekino.

Li diris en la kunveno, ke klopodoj devas esti faritaj por altigi la efikecon kaj kvaliton de la agrikultura sektoro, fari kamparajn regionojn taŭgaj por loĝado kaj laboro kaj certigi, ke terkultivistoj estu riĉaj kaj bonhavaj.

Xi rimarkigis, ke Ĉinio estas en grava momento de marŝo al sia dua centjara celo, tial la tasko firmigi kaj etendi la atingojn de malriĉec-redukto, antaŭenpuŝi ĉiuflankan kamparan vigliĝon kaj akceli la modernigon de la agrikultura sektoro kaj kamparaj regionoj estas grava demando rilata al la ĝenerala situacio, kiu meritas grandan atenton de la tuta partio. Li aldonis, ke firmigi la fundamenton de agrikulturo, kamparaj regionoj kaj laboro rilata al terkultivisto estas "la balasto" de la lando por trakti la ŝanĝiĝantan situacion kaj malfermi novajn perspektivojn.

La konferencon prezidis ĉefministro Li Keqiang, kiu estas ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. Aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestantaj la kunvenon inkluzivis Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng.

Dividu