Dek ĉinaj arkeologiaj novaĵoj de jaro 2020

Pluveta Publikigita: 2020-12-30 17:54:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) elektis dek ĉinajn arkeologiajn novaĵojn de la jaro 2020.

Jen la dek novaĵoj:

1. En la 23a kolektiva studado de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ Xi Jinping emfazis konstrui arkeologion kun ĉinaj trajtoj kaj pli bone kompreni la ĉinan kulturon longtempan kaj profundan.

2. Ses ofer-kavoj estis malkovritaj en la arkeologia ejo Sanxingdui. Jam komenciĝis la arkeologia elfosado.

3. Publikiĝis grava arkeologia malkovro pri la antikva regno Heluo en la nuna urbo Gongyi, Henan-provinco. Oni eble trovos ĉefan radikon de la ĉina kulturo antaŭ pli ol 5 000 jaroj.

4. Elteriĝis granda nombro da raraj historiaj restaĵoj en Xinjiang. Tio plenigis la breĉon en la historiaj materialoj pri defenda sistemo en Tang-dinastio.

5. La arkeologia ejo Shimao en Shan’xi-provinco estis enlistigita de Usona Arkeologia Institucio kiel unu la 10 mondaj arkeologiaj malkovroj de 2011 ĝis 2020.

6. En Yuyao, Zhejiang-provinco, estis malkovrita antaŭhistoriaj akvokampoj plejgrandskalaj ĝis nun.

7. Arkeologoj unuafoje trovis manskribaĵoj de Yan Zhenqing, fama kaligrafo en Tang-dinastio.

8. La teamo de Zoologia Instituto de la Ĉina Akademio de Sciencoj malkovris feromonan molekulon de la amasiĝo de lokustoj kaj rivelis la kaŭzon de katastrofo de lokustoj per DNA-teknologio.

9. En la arkeologia ejo Yangshaocun, per novaj teknikoj komenciĝis la kvara arkeologia esploro por trovi novan ateston de la civilizacia procezo de la flavrivera kulturo kaj la centra ebenaĵo.

10. En Yuanqu, Shanxi-provinco, estis malkovrita tombaro de nobeloj en Zhou-dinastio.

Dividu