Prezidento de Demokratia Respubliko Kongo renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj

Yu Publikigita: 2021-01-07 14:36:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Prezidento de Demokratia Respubliko Kongo (DRK) Felix Tshisekedi renkontiĝis kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede en Kinŝaso.

Tshisekedi diris, ke Demokratia Respubliko Kongo alte ŝatas sian amikecon kun Ĉinio kaj ĉiam rigardas Ĉinion kiel bonan amikon. Li diris, ke lia lando volas daŭrigi la amikan tradicion inter la du landoj kaj plu disvolvi duflankajn rilatojn. Li dankis Ĉinion pro ĝia helpo en batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio kaj ekonomia disvolviĝo.

Tshisekedi, ke Demokratia Respubliko Kongo, kiu baldaŭ estos deĵoranta prezidanto de la Afrika Unio, volas aktive partopreni en afrika-ĉina kunlaboro kaj bonvenigas pli da ĉinaj entreprenoj investi en la lando kaj fortigi kunlaboron en infrastruktura konstruado kaj aliaj kampoj.

Wang Yi diris, ke reciproka subteno kaj fido estas bela tradicio inter Ĉinio kaj Demokratia Respubliko Kongo. Ĉinio aprezas la volon de la registaro de Demokratia Respubliko Kongo daŭrigi la tradicion de amikeco inter la du landoj kaj volas esti la longedaŭra kaj fidinda kunlabora partnero de Demokratia Respubliko Kongo. Li diris, ke Ĉinio volas helpi Demokratian Respublikon Kongon disvolvi sin kaj plibonigi la popolan vivtenon. La ĉina flanko urĝis ĉinajn kompaniojn en Demokratia Respubliko Kongo sekvi la ĝustan vojon al justeco kaj interesoj, observi la leĝojn kaj regularojn de la lando kaj respekti lokajn morojn kaj kutimojn.

Wang diris, ke Ĉinio esprimas gratulon pro la malfermo de la Afrik-Kontinenta Liberkomerca Regiono en la 1a de januaro ĉi-jare, subtenas la klopodojn de Afriko por fortigo de unueco kaj antaŭenigo de integriĝo, kaj esperas, ke Afriko ludos pli grandan rolon en internaciaj demandoj.

Samtage Wang ankaŭ interparolis kun Marie Tumba Nzeza, ministro pri eksterlandaj aferoj de Demokratia Respubliko Kongo kaj ili kune renkontiĝis kun la gazetaro. Post la intertraktado, la du ministroj subskribis Memorandon de Interkompreno inter la du registaroj por kune antaŭenigi la konstruadon de la iniciato Zono kaj Vojo.

Dividu