Raportistoj spertis tumulton en usona Kapitolo

Ĝoja Publikigita: 2021-01-10 18:09:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 6-an de januaro "falis" usona Kapitolo pro atako de protestantoj. Pro eskalado de agoj de la protestantoj, lokoj en Kapitolo, ofte uzataj de multaj komunikiloj, inkluzive de CGTN America, estis atakataj kaj ĉie estis malorda.

La 7-an de januaro en video, Nathan King, raportisto de CGTN America, rememoris tiutagan misordan scenon: manifestaciantoj rompis ekipaĵojn de raporta teamo kaj salivumis al raportistoj…

"Iu ajn persono havanta opinion malsaman kun tio de perfortuloj falis en embarason. Tie aperis multaj aferoj kaj personoj plenaj de kuraĝo. Vi scias, ke suferante insultojn, ni, raportistoj antaŭ kameraoj, kaj produktoroj, malantaŭ kameraoj, brave organizis laborojn postfrontajn, ĉar ni devas protekti niajn ekipaĵojn."

La 7-an de januaro, raportistoj de The New York Times rememoris la misordajn scenojn en artikoloj.

Fotoraportisto Schaff priskribis kiamaniere la protestantoj kriis kaj sturmis la Kapitolon. Ŝi diris, ke du aŭ tri personoj sin vestantaj per nigraj vestoj staris ĉirkaŭ ŝi kaj demandis ŝin por kiu ŝi laboras.

"Kaptante mian mediatan karton kaj vidante la noton sur la karto, The New York Times, ili koleriĝis."

"Ili puŝis min al la tero kaj celis forpreni mian kameraon. Mi kiel eble plej kapable ekkriis, sed neniu helpis, kaj ili nur rigardis. Momente mi opiniis, ke mi estus mortigata kaj neniu haltigus ilin."

"Ili rompis unu kameraon mian kaj forprenis la alian, poste foriris."

Poste policanoj venis.

"Mi sciigis ilin, ke mi estas fotoĵurnalisto kaj mia mediata karto estis ŝtelita, tamen ili ne kredis." Schaff diris: “Ili eligis pafilojn, kriis al mi kaj postulis, ke mi metu sur teron miajn manojn kaj genuojn."


Dividu