Ĉinio akuzas Aŭstralion pri malobservo de duflanka liberkomerca interkonsento

Yu Publikigita: 2021-01-13 15:19:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke la aŭstralia registaro malobservis la principojn de merkata ekonomio kaj la spiriton de la duflanka liberkomerca interkonsento,.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti tion, ke aŭstralia ministro pri financo Josh Frydenberg vetois la prezproponon de Ĉina Ŝtata Konstruo por aŭstralia konstruentreprenisto Probuild sub la preteksto de nacia sekureco. Zhao diris, ke tio estas alia ekzemplo, ke la aŭstralia flanko politikigas komercajn kaj investajn demandojn kaj diskriminacias kontraŭ ĉinaj entreprenoj, kaj ke la konduto de Aŭstralio difektis ne nur la disvolvan tendencon de ĉina-aŭstralia praktika kunlaboro, sed ankaŭ la figuron kaj reputacion de la nacio.

Zhao emfazis, ke reciproka profito kun kungajnaj rezultoj estas la esenco de ĉina-aŭstralia ekonomia kunlaboro, kaj la ĉina registaro ĉiam petas ĉinajn entreprenojn observi internaciajn regularojn kaj lokajn leĝojn kaj regularojn, kiam ili kunlaboras kun fremdaj landoj. Li akcentis, ke ĉiu praktiko politikiganta normalan komercan kunlaboron kaj politika enmiksiĝo pretekste de nacia sekureco estas tute malĝusta. Li aldonis, "Ni esperas, ke la aŭstralia flanko sekvos la principojn de malferma merkato kaj justa konkurenco, kaj liveros justan, malferman kaj nediskriminacian komercan medion al entreprenoj de ĉiuj landoj inkluzive de Ĉinio.”

Dividu