Okazaĵo de usona Kapitolo maltrankviligas Eŭropon

Yu Publikigita: 2021-01-13 15:20:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La tumulto en la usona Kapitolo antaŭ semajno ne nur streĉis la situacion en Usono, sed ankaŭ maltrankviligis Eŭropon, la usonan aliancanon trans Atlantiko.

Barthélémy Courmont, profesoro de la Fakultato pri Moderna Historio kaj Internaciaj Rilatoj de la Katolika Universitato de Lille, Francio, diris, ke sturmo kaj minaco al aŭtoritata institucio de Usono maltrankviligas homojn pri la estonteco de la usona demokratio. Courmont aldonis, ke la usona demokratio estas ŝirita, kaj la fendo daŭros post la oficperiodo de Trump.

Nathalie Tocci, direktoro de la Itala Instituto pri internaciaj studoj, konsentis pri la vidpunkto de Courmont. Ŝi diris, ke tio estas "eksploda okazaĵo kun profundaj historiaj originoj. Ĝi estigos neinversigeblan krizon en la usona demokratia sistemo kaj estas grava turnopunkto de Usono por moviĝo al nova deirpunkto.

La okazaĵo ankaŭ atentigis eŭropajn observantojn kaj turnis ilian atenton al la eŭropa kontinento. Anna Sauerbrey, germana ĵurnalisto, faris detalan komparon inter la tumulto sur la Kapitola Monteto kaj la lastatempa atako de ekstremdekstraj manifestaciantoj kontraŭ la germana parlamentejo. "La simileco inter la du okazaĵoj ne nur estas tiel granda, ke ni ne povas ĝin ignori, sed ankaŭ indikas novan fenomenon, kiu povas aperi en aliaj landoj," ŝi skribis en artikolo publikigita en la ĵurnalo New York Times.

Dividu