Malajzia kompanio subskribis kun Sinovac interkonsenton pri vakcino

Yu Publikigita: 2021-01-13 15:26:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina farmacia kompanio Sinovac partneras kun malajzia farmacia kompanio Pharmaniaga pri liverado de 14 milionoj da dozoj da sia senaktivigita vakcino kontraŭ la nova kronviruso al Malajzio, post kiam la du kompanioj subskribis interkonsenton marde.

Laŭ la interkonsento, Sinovac laŭgrade liveros al Malajzio 14 milionojn da dozoj da duonfinita vakcino kaj finos la produktadon de vakcino kunlabore kun la kompanio Pharmaniaga en Malajzio.

La du kompanioj subskribis la interkonsenton interrete. Malajzia ministro pri defendo Ismail Sabri Yaakob, ministro pri sano Adham Baba kaj ministro pri scienco, teknologio kaj novigo Khairy Jamaluddin ĉeestis ceremonion de la subskribo.

Dividu