Usono nuligis planon pri vizito de oficialulo al Tajvano

Yu Publikigita: 2021-01-13 16:42:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono anoncis marde, ke la Ŝtata Departemento nuligis ĉiujn planitajn vizitojn al la ekstero, inkluzive de tajvana vojaĝo de Kelly Craft, usona ambasadoro al la UN.

La raporto diris, ke Craft origine planis viziti Tajvanon de la 13a ĝis la 15a de januaro. Ŝtata sekretario Mike Pompeo diris marde, ke ĉiuj eksteraj vizitoj planitaj por ĉi tiu semajno, inkluzive de lia vojaĝo al Eŭropo estas nuligitaj, kio estas parto de la transdono de potenco al la registaro de Joseph Biden.

Dividu