Oficialuloj de Monda Banko: Renormaliĝo de ĉina ekonomio profitigas mondon

Yu Publikigita: 2021-01-13 19:30:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Centro pri Ĉinio kaj Tutmondiĝo merkrede okazigis simpozion. Kelkaj oficiauloj de la Monda Banko diris, ke en 2020 la ĉina ekonomio forte renormaliĝis, kontribuante por la kresko de la monda ekonomio.

La raporto Perspektivo de la Monda Ekonomio, lastatempe publikigita de la Monda Banko, montris, ke pro la eta ekonomia malekspansio en evoluintaj landoj kaj pli forta ĉina ekonomia renormaliĝo ol la atendita, la grado de tutmonda ekonomia kolapso en 2020 estis iom pli malalta ol atendita. La ĉina ekonomia kresko estas prognozita je 2%. Martin Raiser, direktoro pri Ĉinio, Sud-Koreia kaj Mongolio de la Monda Banko, opiniis, ke la ekonomia renormaliĝo de Ĉinio helpas la tutmondan ekonomian kreskon.

La raporto montris ankaŭ, ke la tutmonda ekonomio espereble kreskos je 4% en 2021 laŭ prognozo bazita sur tio, ke la kronvirusa vakcino estos disvastigita. La ĉina ekonomio espereble grandiĝos je 7,9%. Ayhan Kose, aganta vicprezidanto pri justa kresko, financo kaj sistemo kaj direktoro pri prognozo de la Monda Banko, diris, ke la ekonomia renormaliĝo de Ĉinio havas tre pozitivan superbordiĝan efikon sur la mondo.

Dividu