Monda Banko: disvolviĝo de Ĉinio akcelos kreskon de emeriĝantaj merkataj ekonomioj

Mirinda Publikigita: 2021-01-14 13:08:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La plej lasta raporto “Perspektivo de Tutmonda Ekonomio” publikigita de la Monda Banko diris, ke kaŭze de etendiĝo de la epidemio, en la unua duonjaro de 2021, la monda ekonomio ankoraŭ troviĝas en stagno.

En la simpozio okazigita de la Centro pri Ĉinio kaj Tutmondiĝo merkrede, respondeculo de la Monda Banko diris, ke malaltiĝo de investo kaj kresko de ŝuldoj estas ĉefa influoj donitaj de la epidemio al la ekonomio de diversaj landoj. Tamen renormaliĝo de la ĉina ekonomio elstariĝis en la orientazia regiono kaj akcelis ekonomian renormaliĝon de la regiono kaj emerĝantaj ekonomioj.

La Monda Banko diris, ke en 2020 Ĉinio eble estos la ununura ĉefa ekonomio rifuĝinta el ekonomia krepuso. La Monda Banko prognozis, ke en 2021 la ĉina ekonomio kreskos je 7,9%. Stimulate de Ĉinio, emerĝantaj merkatoj kreskos je 5%, tio estas pli alta ol la antaŭa prognozo de 4,6%.

Dividu