Ĉinio kaj Indonezio promesis persisti pri multflankismo por protekti internaciajn egalecon kaj justecon

Yu Publikigita: 2021-01-14 14:53:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Indonezia prezidento Joko Widodo merkrede renkontiĝis kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kaj ambaŭ flankoj promesis kunigi manojn por firme subteni multnaciismon por protekti internaciajn egalecon kaj justecon.

Dum la renkontiĝo, Wang diris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Indonezio, ambaŭ ĉefaj evoluantaj landoj kaj emerĝantaj ekonomioj, havas strategian gravecon kaj tutmondan influon. De post la eksplodo de la kronvirusa pandemio, la gvidantoj de la du landoj subtenis oftajn komunikadojn kaj donis strategian gvidon por la komuna batalo kontraŭ la pandemio kaj la disvolviĝo de duflankaj rilatoj.

Wang diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun Indonezio por efektivigi la konsenton atingitan de gvidantoj de la du landoj kaj antaŭenpuŝi pluan disvolviĝon de duflankaj ligoj en la post-pandemia epoko surbaze de komuna batalo kontraŭ la viruso kaj ankaŭ kunlaboron. Li diris, ke malgraŭ la kreskanta enlanda postulado de la vakcinoj, Ĉinio volas daŭre subteni entreprenojn de ambaŭ landoj en vakcina kunlaboro kaj en produktado kaj aĉeto por kune altigi la akireblecon kaj kostelporteblecon de vakcinoj en evolulantaj landoj kaj antaŭenigi la konstruadon de sankomunumo de la homaro kun komuna estonteco.

Widodo diris, ke la du landoj ĝuis bonan disvolviĝon de rilatoj, kaj rimarkindaj atingoj estis akiritaj en kunlaboro pri publika sano post la eksplodo de la pandemio. Li diris, ke Indonezio volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio, rapidigi akordigon inter la disvolvaj strategioj de la du landoj kaj aktive antaŭenigi kunlaboron en ŝlosilaj projektoj kiel la rapidega fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo.

Dividu