Internacia specialista teamo de MOS ĵaŭde atingos Wuhan, Ĉinio

Yu Publikigita: 2021-01-14 14:56:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Internacia specialista teamo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) ĵaŭde atingos Wuhan, ĉefurbon de la ĉina centra provinco Hubei, kaj kunlaboros kun ĉinaj samprofesiuloj pri spurado de la nova kronviruso. Oficialuloj de koncernaj aŭtoritatoj de la ĉina registaro diris lastatempe, ke la ĉina flanko volas komenci striktan kunlaboron kun la internacia teamo por kontribui al tutmonda spurado de origino de la viruso.

Proparolanto de la Nacia Komisiono pri Sano Mi Feng informis ĉinajn kaj fremdlandajn ĵurnalistojn pri vojaĝo de la internacia teamo de la MOS merkrede en gazetara konferenco de la komuna preventa kaj regada mekanismo de la Ŝtata Konsilio. Li diris, ke la internacia teamo ĵaŭde atingos la urbon Wuhan, kaj laŭ reguloj pri prevento kaj regado de la epidemio, membroj de la teamo devas submetiĝi al kvaranteno, kaj dum tiu ĉi periodo ĉinaj sciencistoj kaj medicinaj fakuloj diskutos kun ili per videoligo.

Antaŭ kelkaj tagoj, vicdirektoro de la Nacia Komisiono pri Sano Zeng Yixin diris, ke Ĉinio ĉiam donis grandan gravecon al la laboro pri spurado de origino de la viruso, traktis ĉi tiun aferon per tre respondeca scienca spirito kaj faris multajn laborojn pri tio. Zeng aldonis, ke Ĉinio aktive bonvenigas la internacian specialistan teamon de la MOS iri al Wuhan por kunlaboro pri scienca esploro.

Dividu