Turka ministro pri sano ricevis ĉinan vakcinon antaŭ tutlanda inokulado

Yu Publikigita: 2021-01-14 14:58:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Turka ministro pri sano Fahrettin Koca ricevis kronvirusan vakcinon de la ĉina kompanio Sinovac kune kun turka konsilio de scienca konsultiĝo tagon antaŭ la tutlanda vakcinado.

Ili ĉiu ricevis unuan injekton en televida rekt-elsendo nelonge post kiam la vakcino estis aprobita por krizokaza uzo en Turkio.

Koca diris al raportistoj, ke Turkio ĵaŭde komencos amasan vakcinadon, unue al prisanaj laboristoj. Li vokis ĉiujn urbanojn esti vakcinitaj, dirante, "Nun estas lumo en la fino de la tunelo." Li aldonis, ke la vakciniĝo de altrangaj gvidantoj de la lando faris ekzemplon por la civitanoj.

La vakcinada programo estas efektivigata travideble, kaj vakcino estos asignita al ĉiu homo laŭ nomo kun strikodo.

La ministro diris ankaŭ, ke homoj, kiuj estos vakcinitaj laŭ la aĉetplano, estos informitaj, kiam estos ilia vico, kaj iros por ricevi sian vakcinon per rendevuo.

Dividu