Ĉinio eksportis pli ol 224 miliardojn da maskoj por subteni tutmondan batalon kontraŭ pandemio

Yu Publikigita: 2021-01-14 20:38:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Oficialaj donitaĵoj montris ĵaŭde, ke Ĉinio eksportis 224,2 miliardojn da maskoj inter marto kaj fino de decembro en 2020 por helpi la internacian komunumon batali kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Laŭ la Ĝenerala Administracio de Doganoj, inter la eksportitaj maskoj, entute 65 miliardoj estas por medicina uzo.

Ĉinio eksportis 773 milionojn da medicinaj protektaj kostumoj kaj 2,92 miliardojn da paroj da kirurgiaj gantoj dum la sama periodo por protekti medicinan personaron en la tutmonda batalo kontraŭ la epidemio. La lando eksportis ankaŭ 1, 08 miliardojn da proviloj uzataj por nukleacida ekzameno por subteni la laboron pri ekzamenado tutmonde kaj 271 000 spiraparatojn en 2020.

Proparolanto de la Ĝenerala Administracio de Doganoj Li Kuiwen diris, ke Ĉinio ekspluatis sian pozicion kiel la unua lando renormaliĝinta de la epidemio kaj la plej granda liveranto de kontraŭepidemiaj materialoj.

Dividu