​La Investa Interkonsento inter Ĉinio kaj EU malfermas novan mejloŝtonon en la rilatoj inter Ĉinio kaj EU

Publikigita: 2021-01-15 11:22:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kvankam la novkronvirusa epidemio peze atakas la mondan ekonomion, tamen fine de 2020 ĝustatempe finiĝis la intertraktadoj pri la Investa Interkonsento inter Ĉinio kaj la EU. Tio sendube ludas gravan rolon pri ekonomia revigliĝo de Ĉinio kaj Eŭropo kaj la tuta mondo, kaj enmetas fidon kaj movforton por malferma internacia komerco kaj investa medio.

Post 35-foja intertraktado en 7 jaroj, finfine la du flankoj akordiĝis pri la investa interkonsento fine de 2020. Ĉi tiu interkonsento anstataŭos la ekzistantajn duflankajn investajn interkonsentojn inter Ĉinio kaj membroj de EU, kaj antaŭenigos la altnivelan disvolvon de komerco kaj investo inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Laŭ la plej novaj datumoj de statistika buroo de la EU, en la unuaj tri trimestroj de 2020, komerco inter la EU kaj Ĉinio kalkuliĝis al 425,5 miliardoj da eŭroj, dum la komerco de la EU kun Usono sumiĝis je 412,5 miliardoj da eŭroj.

Konstante kreskas la ekonomio kaj komerco inter Ĉinio kaj la EU en la pasintaj jaroj. Ekde 2004, la EU ĉiam konservis sian statuson kiel la plej granda komerca partnero de Ĉinio. En 2020, Ĉinio unuafoje fariĝis la plej granda komerca partnero de la EU anstataŭ Usono.

Dividu