MOS: Internacia specialista teamo atingis ĉinan urbon Wuhan

Yu Publikigita: 2021-01-15 14:07:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghebreyesus diris ĵaŭde, ke 13 membroj de la internacia specialista teamo pri spurado de origino de la nova kronviruso tiutage flugis de Singapuro al la ĉina urbo Wuhan, kaj ili komencos esploron pri spurado de origino de la viruso kun ĉinaj kolegoj. Li aldonis, ke 2 aliaj membroj de la teamo restas en Singapuro pro pozitiva reakcio en ekzameno.

Tedros faris la rimarkojn en kunveno de la komitato pri krizokazaĵoj koncernaj al la publika sano de la MOS. Li diris, ke la membroj de la specialista teamo estis kelkfoje ekzamenitaj en siaj propraj landoj antaŭ la vojaĝo, kaj ĉiuj montriĝis negativaj. Atinginte Wuhan, la membroj de la teamo estos izolitaj por du semajnoj, kaj dume ili laboros kun ĉinaj kolegoj per videoligo. Post la periodo de kvaranteno ili komencos du-semajnan surlokan laboron.

Dividu