Aperis evento de mortoj pro vakcino Pfizer

Xiong Linping Publikigita: 2021-01-16 17:17:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 14-an de januaro en Norvegio subite riveliĝis la raporto, ke 23 maljunuloj mortis injektite de la vakcino Pfizer, kaj inter tiuj mortintoj 13, laŭ taksado de la loka medikamentkontrola instanco, rilatas la flankajn efikojn de la vakcino. Nuntempe en Norvegio estas 25 mil homoj, kiuj injektiĝis je la vakcino Pfizer, kaj do 23 mortoj estas granda elcentaĵo. En la sama tago en Germanio aperis 10 mortoj, ankaŭ pro la vakcino Pfizer. En Francio ankaŭ unu homo mortis pro la vakcino. Sed el tiuj kazoj oni vidas, ke koncenraj instancoj de Norvegio, Germanio kaj aliaj landoj donis atenton al la mortintaj maljunuloj, kiuj ĉiuj havis bazajn malsanojn. Norvegio asertis, ke “ evidente la risko de la vakcino ne estas granda”. Des pli mirinde, ke okcidentaj ĉefaj amaskomunikiloj preskaŭ prisilentis la eventon, sed ili troige pribruis la vakcinojn de Ĉinio kaj de aliaj landoj, asertante ke ili ne estas “fidindaj”.

La kronvirusa vakcino de la usona kompanio Pfizer kaj de la germana nova bioteknika kompanio estas plej vaste uzata en la mondo, sed okcidentaj amaskomunikiloj indiferentigas tiujn kazojn.

La rusa satelita novaĵa retejo, citante el raporto de la norvegia nacia brodkasta komapnio, raportis, ke la norvegia medikamenta administracio diris, ke ĉiuj mortintoj estas maljunuloj pli ol 80 jarojn aĝaj. Koncerna persono de la administracio diris: “la flankaj efikoj de vakcino povas seriozigi la malsanojn de maljunuloj.” Sed iu reprezentanto de la norvegia medikamenta administracio asertis: “Tiuj kazoj ne vekis apartan maltrankviliĝon. Evidente la risko de tiu ĉi vakcino ne estas granda.” La norvegia medikamenta administracio konsentis, ke ekde la 27-a de decembro la vakcino Pfizer komencis esti vaste aplikata, kaj ĝi difinis, ke maljunuloj en kadukulejo estu la unuaj esti vakcinitaj. Ĝis nun jam estis 25 mil homoj, kiuj akceptis injekton de vakcino en Norvegio.

Dividu