Misilo fabrikita de Irano trafis celŝipon foran je 1 800 km.

Xiong Linping Publikigita: 2021-01-17 17:37:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 16-an de januaro Mohammad Bagheri, estro de la ĉefstabo de la iranaj armitaj trupoj, diris, ke en tiutaga milita manovro misilo fabrikita de Irano sukcese trafis la celŝipon je 1 800 kilometroj foran en la norda Pacifiko.

La novaĵagentejo de la Irana Islama Respubliko raportis, ke ekde la 15-a de januaro la irana armeo faras militan manovron kun la kodo “Granda Profeto 15” en la provinco Kerman. La 16-an Bagheri diris en la milita ekzercejo diris, ke Irano intencas ofendi neniun landon, sed havas rajton defendi siajn ŝtatajn interesojn kaj integrecon de la teritorio. Kaj samtempe la irana armeo havas kapablon fari tujan reagon kontraŭ “agresaj agoj”.

Dividu