Wang Yi: Vzito al sudorient-aziaj landoj plifortigis solidarecon kontraŭ pandemio kaj disvolvan kunlaboron

Yu Publikigita: 2021-01-18 13:49:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi dimanĉe renkontiĝis kun raportistoj post siaj vizitoj al Birmo, Indonezio, Brunejo kaj Filipinoj.

Wang diris en intervjuo, ke en la lasta januaro ĉina prezidanto Xi Jinping faris historian viziton al Birmo kaj atingis gravan konsenton kun Birmo pri konstruado de ĉina-birma komunumo kun komuna estonteco, donante novan signifon al la miljara frata amikeco.

Wang diris, ke la elekto de Birmo kiel la unua stacio de ĉi-jaraj unuaj vizitoj al ĉirkaŭaj regionoj celas plene efektivigi la rezultojn de la vizito de Xi kaj fari solidan progreson en konstruado de ĉina-birma komunumo kun komuna estonteco. Li diris, ke la nova registaro de Birmo estos starigita baldaŭ, kaj ke lia vizito ankaŭ sendas klaran mesaĝon, ke Ĉinio volas profundigi komunikadon kaj fortigi kunordigon kun Birmo, kaj subtenos la glatan administradon de la nova registaro de Birmo.

Responde al demando pri liaj atendoj pri ĉina-indonezia kunlaboro en la post-pandemia epoko, Wang diris, ke Ĉinio kaj Indonezio estas grandaj evoluantaj landoj kaj gravaj emerĝantaj ekonomioj. Kontraŭ la fono de profundaj ŝanĝiĝoj en jarcento kaj tutmonda pandemio, la kunlaboro inter la du landoj havas strategian signifon kaj mondan influon.

Parolante pri rilatoj inter Ĉinio kaj Brunejo, Wang diris, ke la duoblaj 30aj datrevenoj kune kun la servo de Brunejo de la deĵoranta prezidanto de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj liveris gravan oportunon al la du landoj por profundigi kunlaboron amplekse.

Rememorante sian vojaĝon al Filipinoj, Wang diris, ke Ĉinio kaj Filipinoj estas amikaj najbaroj, kaj ĝuas longan tradicion helpi unu la alian. Fronte al la pandemio, ambaŭ landoj unue subtenis unu la alian, montrante amikecon kaj fratecon. Ĉinio deklaris donaci aron da kronvirusaj vakcinoj al Filipinoj kaj instigas ĉinajn kompaniojn serĉi vakcinan kunlaboron kun la filipina flanko.

Dividu