Irano planas pagi kotizon al UN per mono frostigita en Sud-Koreio

Yu Publikigita: 2021-01-18 13:55:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Saeed Khatibzazeh diris dimanĉe, ke Irano planas pagi kotizon al la UN per mono frostigita en Sud-Koreio.

La Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo raportis, citante rimarkojn de Khatibzazeh, ke en la lastaj jaroj, malgraŭ la unuflankaj sankcioj de Usono, Irano ankoraŭ pagis sian kotizon al la UN per kanalo de limigita financa monsendo, kaj nun Irano konsiliĝas kun la sekretariejo de la UN por pagi sian ŝuldon per mono frostigita en Sud-Koreio.

Laŭ raporto, la UN lastatempe anoncis, ke kelkaj landoj, inkluzive de Irano, perdos sian rajton pri voĉdono en koncernaj kunvenoj de la UN pro tio, ke ili ne akurate pagis kotizojn.

Dividu