Ĉina ekonomio ekspansiis je 2,3% en 2020

Yu Publikigita: 2021-01-18 14:37:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Oficialaj donitaĵoj montris lunde, ke en 2020 la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio kreskis je 2,3% kompare kun la antaŭa jaro, superpaŝante la sojlon de 100 duilionoj da juanoj (15,42 duilionoj da usonaj dolaroj) ĝis 101,5986 duilionoj da juanoj.

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris, ke la kresko estis pli rapida ol tiu de 0,7% en la unuaj tri trimestroj. En la kvara trimestro de 2020, la malneta enlanda produkto de la lando kreskis je 6,5% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro, pli rapide ol la 4,9-procenta kresko en la tria trimestro.

La Nacia Statistika Buroo diris, ke la ekonomia funkciado de la lando stabile renormaliĝis kun dungado kaj popola vivteno efike garantiitaj, kaj ke la ĉefaj taskoj de ekonomia kaj socia disvolvado estis finitaj pli bone ol atendite. La ĉina labormerkato restis stabila en 2020. La registrita senlaboreco en urboj kalkuliĝis al 5,6%, sub la jara celo de la registaro de ĉirkaŭ 6%.

Dividu