Virusologo: spurado de origino de nova kronviruso estas scienca demando

Qiujieming Publikigita: 2021-01-18 14:45:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, Lyubomira Nikolaeva-Glomb, direktorino de departemento pri esplorado de virusoj de la Bulgara Centro pri Infektaj kaj Parazitaj Malsanoj estis intervjuita de eksterlanda korespondanto de Ĉina Komunikila Grupo. Ŝi diris, ke ŝi admiras la kontribuon de Ĉinio al antaŭenigo de la esplorado de infektaj malsanoj kaj internacia kunlaboro. Ŝi emfazis, ke spurado de origino de la nova kronviruso estas la scienca demando. Ĉinio aktive kunlaboras kun la Monda Organizo pri Sano (MOS).

Glomb diris, ke ili havas bonan kunlaboron kun la Wuhan-a Virusologia Instituto, kiu ĝuas grandan reputacion inter samprofesiuloj. Multaj bulgaraj kuracistoj kaj virusologoj multfoje vizitis la urbon Wuhan kaj reportis progresintajn sciojn kaj spertojn. En la fino de 2019, ili akceptis vicdirektoron de la ĉina centro pri prevento kaj regado de malsanoj Feng Zijian kaj liajn kolegojn, kaj diskutis kun ili pri serio da temoj pri kunlaboro en la kampo de epidemiologio kaj virusologio. Sur tiu bazo, ŝi kredas, ke en la kampo de esplorado pri infektaj malsanoj kaj virusoj, Ĉinio jam pruvis al la mondo, ke ĝi havas la plej modernajn kaj altkvalitajn teknikajn epikaĵojn kaj rezultojn pri sciencaj esploroj. Multaj ĉinaj teknikaj epikaĵoj estas uzataj en la mondo. Ankaŭ ŝi mem estas la kutima uzanto de ĉinaj epikaĵoj. Ŝi esploris diversajn virusojn, inkluzive de la nova kronviruso, per ĉinaj epikaĵoj.

Glomb diris ankaŭ, ke oni povos trovi la kialon de homoj infektitaj per kronviruso el best-loĝatoj nur per la komuna klopodo de sciencistoj en la mondo. De post la eksplodo de la epidemio, la MOS organizas du retajn gazetarajn konferencojn en ĉiu semajno. Ĝenerala direktoro de la MOS Tedros Adhanom Ghebreyesus multfoje esprimis sian kontenton pri kunlaboro inter la MOS kaj Ĉinio.

Dividu