Probable 80 mil homoj mortos pro kronvirusa malsano en Usono en estontaj 3 semajnoj

Ĝoja Publikigita: 2021-01-18 16:38:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ la plej freŝa antaŭkalkulo de Centroj por Kontrolo kaj Prevento de Malsanoj de Usono ĝis la 6-a de februaro probable 440 mil ĝis 477 mil homoj en Usono mortos pro la kronvirusa malsano. Tio signifas, ke en la estontaj 3 semajnoj en Usono probable 80 mil homoj mortos.
Laŭ statistiko de usona Universitato Johns Hopkins, ĝis vespero de la 16-a de januaro laŭ la usona orienta tempo, en Usono la nombro de konfirmitaj kazoj superis 23,75 milionojn kaj la nombro de mortoj superis 390 mil.
La plej freŝaj donitaĵoj el programo lanĉita de usona periodaĵo The Atlantic Monthly por spuri la usonan staton de la epidemio montras, ke en la unua semajno de 2021 usonaj establaĵoj pri longtempa flegado raportis sume preskaŭ 67 mil novajn konfirmitajn kazojn kaj novaj mortoj superis 6400.

Dividu